Dum la lasta renkontiĝo ni rememoris pri la Velura revolucio. Posta la ŝanĝo de la reĝimo ni devis alkutimiĝi al novaj vivkondiĉoj. Multaj uzinoj estis fermitaj aŭ eĉ malkonstruitaj. Homoj perdis siajn laborojn kaj devis serĉi novajn. Aliaj estis feliĉaj kaj ilia laborloko restis konservita. Malfermiĝis novaj ŝancoj por ĉiuj. Iuj kaptis la okazon kaj uzis ĝin. Iuj eĉ misuzis ĝin. Ekaperis novaj krimuloj, precipe trompistoj, al kiuj ni ne estis alkutimigitaj. Sed multaj ne povis uzi tiujn ŝancojn pro diversaj kialoj.
Kiel ŝanĝiĝis via vivo post la Velura revolucio? Ĉu ĉio iris preskaŭ glate, aŭ vi alproksimiĝis al la fundo? Ĉio estas interesa. Venu marde kaj diru al ni viajn memorojn. La renkontiĝo estos registrata. Diru nur tion, kion vi volas publikigi.