Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
24 Novembro 2023 : Historio de SAT & SAT-Amikaro

Loka

24 Novembro 2023 :
Historio de SAT & SAT-Amikaro.
 
Kial, kiam, kiel estis fondita SAT, kaj poste SAT-Amikaro ? de kiuj ?
Ĉu vi konas la pasintan vivon de nia asocio SAT-Amikaro ?
Ĉu la opono inter SAT-Amikaro kaj Union Française pour l'Espéranto (Esperanto-France), kaj mondskale inter SAT kaj UEA, sencis, kaj sencas plu ?
Kiel specifa estas la filozofio de SAT-anismo ?
Kaj, kutimas tiel, okaze de tiu parolrondo ni ankaŭ sat-igos niajn buŝojn... alportu manĝaĵojn & trinkaĵojn !

ci-sube : pdf de la unua bulteno de SAT-Amikaro

SAT-Am-01-04_1600x1200.pdf 1,31 MB



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto