🖥 Bobelarto-verksesio kun Rafa! (15:00 UTC)
15:00 - 16:30
UTC
Elekti horzonon
Ĉu vi pretas por atingi la sekvan nivelon de via verkado?

Kunveno/Evento

La verksesioj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/ Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj vi deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri verkado en Esperanto.

Ni renkontiĝos la sabaton 18-an de oktobro je 15:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.
La sesion gvidas Jorge Rafael Nogueras kaj ĝi daŭras unu horon kaj duonon.

En tiu ĉi verkkomunumo ni helpas unu la alian. Estas tasko por priverki aŭ vi ankaŭ estas libera okupiĝi pri via persona verkprojekto. Ni kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn je la fino de la sesio.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto