🖥 NASK 2023: La arto de tradukado
12-semajna studrondo por altnivelaj lernantoj (kaj diligentaj progresantoj)

InternaciaKurso

Datoj
Zoom-kunsidoj merkrede, de la 15-a de Marto ĝis la 31-a de Majo.

Tiu ĉi kurso estos relative malhasta, meditiga “studrondo” daŭranta dek du semajnojn, plejparte sen fiksita hortabelo. En ĉiu semajno ni legos novan eseon kaj diskutos ĝin en reta tekstoforumo. La diskutoj okazos nesinkrone, do vi rajtos partopreni laŭplaĉe, kiam ajn vi volos.

Cetere, ĉiun merkredon ni kunvenos por sinkrona kunsido en Zoom, de 20:30 ĝis 22:00 laŭ la usona orienta horzono (UTC-4). La Zoom-kunsidoj estos nedevigaj, kaj ni registros ilin por tiuj, kiuj ne povos partopreni.

Priskribo
Literaturo estas inter la plej altaj esprimoj de homaj spertoj, kaj interkultura perado de homaj spertoj estas la ekzistokialo de Esperanto. Do literatura tradukado havas aparte gravan rolon en nia lingvo, sed ne nur tial; la lingvo mem naskiĝis el literatura tradukado, kaj per tradukoj ĝi daŭre riĉiĝas kaj maturiĝas.

Kompreneble, neniu unuopa kurso sufiĉas por instrui la tradukarton. Sed ni povas multon lerni el la konsiloj de niaj antaŭuloj, profitante de iliaj streboj kontraŭ diversaj tradukdefioj. En tiu ĉi kurso ni legos eseojn kaj komentariojn de tradukistoj kaj famaj kaj fifamaj. Ni konsideros la diversajn kaj foje kontraŭajn vidpunktojn kun aparta atento al ebla utilo por tradukado al kaj el Esperanto. Depende de intereso, ni legos eseojn de William Auld, Gaston Waringhien, L.L.  Zamenhof, Fernando de Diego, Humphrey Tonkin, Anna Löwenstein, Istvan Ertl, Ferdinand de Saussure, Friedrich Schleiermacher, Jorge Luis Borges, kaj Vladimir Nabokov. Preskaŭ duono de la eseoj estos en Esperanto, kaj duono en la angla – kun resumoj en Esperanto.

Postuloj: Vi ne devas esti sperta tradukanto por partopreni! Gravas nur, ke interesas vin la arto de tradukado kaj ĝiaj diversaj defioj. Nia laborlingvo estos Esperanto, do vi bezonos kapablon legi kaj skribi la lingvon pli-malpli flue; prefere vi estu almenaŭ je nivelo B2 laŭ la KER-sistemo de taksado. (Ne necesas KER-diplomo; temas nur pri via propra taksado de via lingvonivelo.) Multaj eseoj estos en la angla, kaj ni foje pripensos tradukdefiojn utiligante la anglan kiel font- aŭ cel-lingvon. Do plej profitos tiuj, kiuj kapablas kompreni malsimplajn anglalingvajn tekstojn, tamen tia kapablo ne estas nepra por partopreno.

La kurso baziĝos plejparte je diskutoj, do ĝi funkcios plej bone se ĉiuj partoprenos per demandoj, ideoj, komentoj, kaj reagoj. Respekta malkonsento kaj bone rezonitaj argumentoj estos tre bonvenaj.

Por pli da informoj kaj por aliĝi, vizitu la jenan paĝon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉