57-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57)
la plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj

Internacia

Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 57-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-57) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 60-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).
 
TEMPO: BET-57 funkcios de la 15-a ĝis la 22-a de julio 2023.
 
LOKO: BET-57 okazos en Ventspils – la sesa plej granda urbo de Latvio ( pli ol 37 mil da loĝantoj). Ventspils situas 188 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en Baltian maron.
 
BET-ejo: La Teknika Lernejo de Ventspils (latvalingve: Ventspils Tehnikums)
Adreso: strato Saules 15, Ventspils
 
PROVIZORA PROGRAMO: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, vasta kultura programo, duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj, kvizoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

Detaloj aperas en la alkroĉita unua informilo.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.lv
margarita.zelve(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto