🖥 Esperanto kaj politiko. Ĉu nepre batalema minoritato?
21:00 - 22:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
Objektiva perspektivo kaj sugestoj por estonto

Internacia

La temo (Esperanto kaj politiko: ĉu nepre batalema minoritato? Objektiva perspektivo kaj sugestoj por estonto) celas trovi manieron malglui iomete la E-movadon de ĝia politika sinteno, de longa tempo koncentrita -prave- sur la lingva, lingvodiskriminacia, lingvoegaleca tereno. Per ĝia sin-rigardemo la E-movado, laŭ mi, perdis iomete la originalan elanon, per kiu LLZ celis igi la Ŝtatojn fari grandajn ŝanĝojn en la socio kaj en la politiko.

Ni retrovu la verajn valorojn, kiuj diferencigas esperantistojn disde ĉiuj aliaj homoj. Ni disbatis la lingvajn barojn, kaj post tiu ago en nia komunumo neniu plu estas “fremda”, neniu plu estas “diversa”. Nia komunumo devas iĝi ekzempla por ĉiuj aliaj komunumoj, aŭ almenaŭ devas fariĝi la celkomunumo por ĉiuj tiuj, kiuj ne sentas sin en la ĝusta loko ene de sia loĝ- aŭ vivkomunumo.

Do, kion fari? Ni alprenu veran politikan starpunkton rilate grandajn temojn kiel diskriminacio kontraŭ virinoj, diskriminacio kontraŭ GLATuloj (LGBT-homoj), diskriminacio kontraŭ ĉiuj neapartenantoj al la plimulto en difinita areo. Ni ĉesu batali inter ni pri bagatelaĵoj kaj alprenu la rolon donitan al ni de la granda rimedo liverita de LLZ. Mi opinias, ke kelkaj inter ni (inkluzive vin) havas la objektivecon sufiĉan por juĝi la eblajn perspektivojn kaj enkadrigi la necesajn sugestojn por tia estonto.

Mi esperas, ke el tiu kunveno naskiĝos almenaŭ grupo konscia pri la ebloj (kaj la devoj) de la E-movado.”

Partoprenos:

- Luigi Fraccaroli 
Prezidanto de la Itala Federacio, esperantiĝis dum 1983 dudekjaraĝa kaj tuj integriĝis en la eŭropa esperantista junulara medio.
En 2020 li reelektiĝis en la Nacia Konsilantaro (16.09.2020), kaj la 07.11.2020 li elektiĝis prezidanto de la Federacio.
Arda eŭropisto, apoganto de la konverĝo inter “fina venko” kaj “esperantujo”, subtenanto de la politika intervenemo de la movado (kaj ĉefe de la Federacio) en la socia plekto.”

- Vinko Markov
Vinko Markov, esperantistiĝis en 1982. Aliĝis al Seennacieca Asocio Tutmonda - SAT - en 1997 (SATano nº 35297). Sekretario de la Junulfako ekde septembro 1998 kaj prezidanto de la Plenumkomitato de SAT ekde 2012.

- Javier Alcalde
Javier Alcalde profesoras pri internaciaj rilatoj kaj Eŭrooa Unio en Malferma Universitato de Katalunio kaj en Aŭtonoma universtato de Barcelono. Li estas fakulo pri la historio de esperanto, ĉefe rilate al la pacaj klopodoj kaj al la esperanta agado dummilite, inkluzive de la hispana intercivitana milito.

 - Klára Ertl 
Klára Ertl, nuntempe loĝanta en Katalunio. Ŝi estas en TEJO komitatano nome de Germanio kaj komisiito por UNITED por Interkultura Agado. Ŝi diplomiĝis pri psikologio kaj pagite gvidas lerngrupetojn de universitataj psikologistudentoj. Volontule ŝi laboras pri la Mortolisto de UNITED.

La retkunveno okazos per Zoom:
https://us02web.zoom.us/j/83760145845?pwd=RXd0Vy8rM3JQbUxvNkg4dERWOWlYdz09

ID kunveno: 837 6014 5845
Pasvorto: 817735
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.it
debora.rossetti(ĉe)esperanto.it

Interesiĝintoj

User profile pictureDieter Rooke


User profile pictureDebora Rossetti


User profile pictureLuigi Fraccaroli

kaj pli...

Administranto