🖥 Zoom: Prelego de Paul De Cooman
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Industria reciklado de plastorubo en Belgio

InternaciaLokaAlia

Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

En Belgio pluraj asocioj kolektas rubon. Ekzemple BEBAT (bateriojn), Recytyre (pneŭmojn), Recupel (elektraj kaj elektronikaj aparatoj)… Tiel sektoro kapablas pruvi ke granda parto de venditaj varoj estas kolektita kaj vendita al entreprenoj kiuj reciklas koncernan rubon.
 
Antaŭe ĉio tia ne ekzistis kaj multa rubo relative simple surstakiĝis kaj ekde 1970-aj jaroj oni bruligis gxin en specialaj fornoj.

La unua leĝo kiu instalis tielnomatan produktistrespondecan sistemon ekfunkciis en 1996 por familia pakaĵorubo. Tiam en Belgio aperis specifaj bluaj rabosakoj per kiu daŭre Fost Plus kolektas pakaĵorubon.
 
Kiel praktike funkcias tiu sistemo kaj parenca sistemo kiu ekfunkciis en 1997 por industria pakaĵorubo? Paul De Cooman profesie okupiĝas pri pakaĵoj kaj pakaĵorubo. Li provos malkaŝeti tiun mondon per iom da teorio kaj multaj praktikaĵoj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉