🖥 Prelego de Prof. Seán Ó Riain en IrEK-9: "Esperanto kaj la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo"
12:00 - 13:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Seán Ó Riain kun la temo "Esperanto kaj la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo"

Priskribo de la prelego: Dum la pasinta jaro EU faris Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo. La plej populara propono en la eduka areo, kaj la 5-a plej populara el ĉiuj 16.000 proponoj ricevitaj de civitanoj, estis la propono de EEU pri la Multlingva Akcelilo. Tio baziĝas sur dujara programo en Bulgario, Kroatio kaj Slovenio, financita fare de EU Erasmus +, por uzi limigitan kaj zorge elektitan kvanton da Esperanto por prepari bazlernejanojn por lerni aliajn lingvojn. Malgraŭ sia populareco la EEU-propono ne estis menciita en la konkluda dokumento de la Konferenco, pro manko de scio pri Esperanto kaj fortaj antaŭjuĝoj bazitaj sur manko de scio. Kiel ni alfrontu tiun situacion ?

Pri la preleganto: Irlanda diplomato kaj lingvisto. Nuntempe respondecas pri la promocio de plurlingveco ĉe la irlanda Ekstera Ministerio. Pli ol 40 jarojn da diplomatia servo, en Bruselo kun EU, Germanio, Pollando, Aŭstralio, Aŭstrio (Aferŝarĝito dum la plej granda parto de 2020). De 2007 ĝis 2015 li estis nacia eksperto ĉe la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Ph.D (Trinity College Dublin) pro tezo "Lingvoplanado en Irlando kaj Québec 1919-1985".

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto