🖥 KER-informado, provekzamenoj
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Informprogramo por tiuj, kiuj ŝatus trapasi KER-ekzamenon rete en junio aŭ interesiĝas pri la senpagaj provekzamenoj.

Internacia

Dum tiuj sesioj mi donas bazajn informojn pri la ekzamenoj, niveloj kaj pri la prov-ekzamenoj. 
Eblos starigi demandojn (kaj ricevi respondojn), kaj estos eblo peti konsilojn pri la niveloj. 
Tiujn ĉi aprilajn sesiojn povos partopreni kiu ajn. 

Ĉar ni koncentriĝos precipe pri la proksimaj ekzamenoj en junio, tial eblos, ke por C2-niveluloj la programo ne estos interesa. Por ili ni havos similan aranĝon aŭtune, sed sendepende de tio, ankaŭ ili estas bonvenaj. 

Jen la paĝo kun informoj kaj pliaj datoj kaj ligilo al deviga registriĝo por ĉeesti la prepar-sesion en Zoom: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/preparkurso

Aliaj utilaj paĝoj 

Salute al vi ĉiuj, Katalin Kovats 
estro de edukado.net kaj de KER-EC

KER-logo.png 93,4 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

edukado.net/ekzamenoj/ker/prepark...
ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net

Interesiĝintoj

Administranto