3 Novembro 2023 : en 1539 la franca lingvo anstataŭigis la latinan...
Loka
3 Novembro 2023 : Centrejo internacia pri la franca lingvo (Cité internationale de la langue française) en Villers-Cotterêts. La Ŝtat-prezidento Makrono ĵus inaŭguris tiun kulturan centrejon-muzeon en la loko kie en 1539 la reĝo Francisko I-a ordonis ke la franca lingvo anstataŭigu la latinan en ĉiuj oficialaj aktoj, juĝoj, kontraktoj. Ekde ĉi-tiam la franca lingvo komencis (tre malrapide) estiĝi la komuna lingvo de la francaj provincoj, en kiuj ĝis la XX-a jarcento estis ĉefe parolataj regionaj lingvoj kaj dialektoj. Jen registraĵo el la nacia radio, kiu prezentas (franclingve) diversajn aspektojn de tiu evento : https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp3/villers-cotterets.mp3. Ĉu baldaŭ okazos simila solenaĵo kaj samaj reagoj favoraj/malfavoraj rilate al nia Lingvo Internacia Esperanto ?... Ligilo al la AFRAV Association FRancophonie AVenir : https://www.francophonie-avenir.com/fr/Point-d-infos/686-Macron-CHOOSE-Villers-Cotterets kiu oponas kontraŭ forlaso de la franca lingvo en francaj kaj eŭropaj oficialaĵoj. ... (Venis 10 ĉeestintoj : oni rimarkis : ke en 1539 neniu vortaro nek gramatikaro difinis la francan lingvon ; ke tiu reĝa decido ŝajnas ĉefe oponi kontraŭ la lingvo de la Eklezio, la latina ; ke la nuntempa reĝimo estas tre favora al uzo de la "globish"-lingvo, foje eĉ opone kontraŭ la franca.)
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !