🖥 Prelego de S-ino Tatjana Loskutova en IrEK-9: "Avantaĝoj kaj malfacilaĵoj de E-instruado en Zoom. Reta E-kurso por ruslingvanoj.."
18:00 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ino Tatjana Loskutova kun la temo "Avantaĝoj kaj malfacilaĵoj de E-instruado en Zoom. Reta E-kurso por ruslingvanoj."

Priskribo de la prelego: Pro la kronvirusa pandemio la tutmonda klerigsistemo ekbezonis transiron al distanca instruado, al kiu kutimis nek instruistoj, nek gelernantoj. Do, endis serĉi novajn formojn de prezentado de instrumaterialo. Tio koncernis ankaŭ E-instruadon, des pli ke inter E-instruantoj troviĝas personoj, kiuj ne tute regis koncernajn komputilajn programojn kaj devis ek- kaj ellerni ilin. Ĉiu el la programoj havas siajn nekontesteblajn plusojn kaj minusojn. Februare estis lanĉita E-kurso por ruslingvanoj, kies celo estas plilarĝigi la rondon de geesperantistoj en Rusio. La interaj rezultoj de la kurso estos prezentotaj en la prelego

Pri la preleganto: Diplomita profesia instruistino pri fremdaj lingvoj en teknika universitato, havanta multjaran sperton ankaŭ en E-instruado en Rusio kaj en diversaj landoj de la mondo.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto