Ni denove renkontiĝos rete venontan mardon, la 17-an de novembro, ekde 18.30 (brita horo) kiel kutime.
Por la renkontiĝo, mi invitas vin esti pretaj paroli dum 5-10 minutoj pri iu temo kiu interesas vin. Povus esti pri io kion vi faris/legis/spektis/lernis lastatempe. Povus esti pri iu novaĵo - loka, tutmonda aŭ esperanta...
Kompreneble, se vi preferus nur aŭskulti kaj ne mem paroli, tio ankaŭ estas tute en ordo! (Kvankam mi esperas ke iuj el vi ja emus paroli, ĉar se ne estus malinteresa vespero 😁)
Se vi ŝatus partopreni kaj ankoraŭ ne havas la enirkodon, kontaktu nin por detaloj! Ĝis tiam.