Esperanto studo-posttagmezo
NULIGITA Viruso
13:30 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
studo-posttagmezo

Kurso



Malgraŭ la kronviruso: Esperanto-studoposttagmezo je la 21-a de novembro 2020

Ĉu Esperanto-lecionoj en la kronvirusa epoko? Kompreneble tio okazas virtuale, sed organizi ĉeestajn kunvenojn estas nun malfacile. Ekzemple ni, organizantoj de la tradiciaj studosemajnfinoj de Esperanto Nederlando, jam la duan fojon devis decidi pri nuligo de planata semajnfino. Tre domaĝe por la fidelaj vizitantoj!

Sed... ni serĉis alternativon kaj nun ni estas pretaj anonci ĝin. Je sabato la 21-a de novembro okazos en Amsterdamo Esperanto-studoposttagmezo. Tie estos aranĝataj lecionoj je du niveloj: nivelo A por tiuj kiuj nun studas en komenca kurso aŭ ĵus finis ĝin, kaj nivelo B por progresantoj/progresintoj. Ĝi do estos kunveno malpli longdaŭra ol kutime, kaj ankaŭ malpli grandskala: estos loko por entute 25 partoprenantoj, tiel ke ni povos teni nin je sekura distanco unu de la aliaj.

Bedaŭrinde ĉi-foje ni devos malhavi la bonetosajn paŭzojn kaj vesperojn kaj la belan pejzaĝon. Sed estos ebleco renkontiĝi kaj lecioni kun bonegaj Esperanto-instruistoj.

La kursejo troviĝas en Okcidenta Amsterdamo, je promena distanco (ĉ. 10 minutoj) de la trajnstacio Lelylaan. Ĝi estas ankaŭ facile atingebla per aŭto kaj disponeblas sufiĉe da spaco por parkado (tamen pagenda).

La kotizo estas €15 por membroj de Esperanto Nederland, NEJ aŭ alia landa Esperanto-organizo,      kaj €20 por ne-membroj. Se vi ne povos veni pro (eblaj) kovimaj simptomoj ni redonos al vi la kotizon.

Aliĝo validas per pago de €15,-- aŭ € 20,--. La tuta sumo estu ne pli malfrue ol la 12-a de novembro 2020 en konto NL 10 TRIO 078.68.44.167 de Esperanto Nederland en Capelle aan den IJssel.     
Menciu: ‘studoposttagmezo 21/11’.  Se vi volas aliĝi post la limdato de la 12-a de novembro 2020,  bv. kontakti la organizantojn por informiĝi pri ebloj. 

Kontanta pago ne eblos dum la aranĝo mem!

Aliĝu per la retejo de Esperanto Nederland                                                                                  https://esperanto-nederland.nl/esp/formularoj/studoposttagmezo.php
Ineke, Lilian kaj Arjen-Sjoerd

 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl
sekretario(ĉe)esperanto-nederland.nl
adreso sekvas

Interesiĝintoj

Administranto