🖥 Esperori Kongreso 2026
Partoprenantoj de internacia grupo EsperOri (esperantistoj kaj origamistoj) , kiu dum 6 jaroj ĉiudimanĉe organizadis ret-renkontiĝojn por diskuti diversajn sciencajn popularajn temojn kaj faldi origamiojn, invitas ĉiuj partopreni 1-an Kongreson EsperOri kiu okazos 23-30 de oktobro en la Domo de Internaciaj Rilatoj en Monpeliero (Francio).

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

EsperOri atual.jpg 405 kB


Partoprenantoj de internacia grupo EsperOri (esperantistoj kaj origamistoj) , kiu dum 6 jaroj ĉiudimanĉe organizadis ret-renkontiĝojn por diskuti diversajn sciencajn popularajn temojn kaj faldi origamiojn, invitas ĉiuj partopreni 1-an Kongreson EsperOri kiu okazos 23-30 de oktobro en la Domo de Internaciaj Rilatoj en Monpeliero (Francio).
Organizanto - asocio "Animation Création Kulture Origami" ("Animado Kreado Kulturo Origamio" ) kun subteno de asocio de Esperanto Oksitanio kaj UEA. 
En la programo - atentokaptaj prelegoj, atelieroj, kursoj pri esperanto kaj origamio, ekspozicioj, 
koncertoj, spektakloj, ekskursoj.
En la kadro de ĉefa temo "Origamio kaj Esperanto. Ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?" ni diskutos gravan rolon de origamio kaj Esperanto en pedagogio, art-terapio, internacia komunikado, kaj aliaj temoj. Ni esperas ke la Kongreso estos interesa ne nur por esperantistoj kaj origamistoj sed ankaŭ por homoj de diversaj profesioj en" ekstera mondo", kiuj povos malkovri novajn horizontojn en sia vivo.
Informoj

www.instagram.com/esperantorigami...

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureCarlos Oliveira (Karlo Olivo)