Bonvenon!
SFERO tutkore invitas vin al nia monata virtuala neformala Babilado
Kutime, la 1-a sabato de ĉiu monato, SanFrancisko-konversacia rondo kunvenas je la 1-a ptm (13:00 Pacifika = 21:00 UTC) por du horoj da Esperanto konversacio.
Ni kunvenas "virtuale" kaj trovas la okazon bonege por ankaŭ renkonti Esperantistojn ekster SanFrancisko, fakte ĉirkaŭ la mondo, dum nia tempo kune.
Notu: Kontrolu la kalendaron ĉar dum iuj monatoj ni anstataŭas kunvenon vid-al-vide.
Bonvolu memori ke komencantoj estas ĈIAM bonvenaj ĉar ĉi-tiu evento estas bonega ŝanco por lerni kaj uzi Esperanton en neformala etoso!
Antaŭdankon,
Steĉjo
Kiel partopreni?
Ekde januaro 2024 ni komencas uzi Jitsi,
https://meet.jit.si/ , por nia virtuala ilo. (Ni antaŭpetas pardonon pro eblaj komencigaj fuŝoj.) Oni ne plu bezonas alian programon, kiel Zoom. Simple iru, pere de ttt-ilo, ekzemple, rekomendata, Firefox.
Ni antaŭĝojas vidi vin!