🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-7. Ludmetodoj en origamio: magiaj trukoj.
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero -7. Ludmetodoj en origamio: magiaj trukoj.

InternaciaKurso

En origamio estas multe da ludmetodoj, kiuj povas allogi la intereson al la faldado ĝenerale kaj al tiu aktivaĵo, al kiu vi volus altiri la atenton uzante origamion, ekzemple – al Esperanto. Dum la antaŭa ateliero ni konatiĝis kun origamiaj fabeloj, kaj nun ni parolos pri paperaj magiaj trukoj kaj grandaj pasintaj kaj nuntempaj magiistoj. Kelkajn magiajn paperajn trukojn ni faros ni mem.

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asoc. "Animado Kreado Kulturo Origamio") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon kaj trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 4.10.2020

 Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

La afiŝo estas kreita de Carlos Oliveira. Koran dankon!
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto