LingvoKafejo
17:00 - 19:00
UTC
Elekti horzonon
Regula renkontiĝo, ofte kun internacia ĉeesto

Kunveno/Evento

Karaj geamikoj!
Mi invitas vin por nia ĉiumonata renkontiĝo en Quo Vadis, por diskuti pri seriozaj aferoj, interkomuniki novaĵojn, babili pri kio ajn kaj teumi/kafumi (tion proprakoste :-).
Mi ĝojas vidi vin!
Amike, Maria MINICHOVÁ
(Bratislava Esperanto-klubo BEKO)

Adreso: Dom Quo Vadis, Hurbanovo námestie 1, Bratislava
https://www.domquovadis.sk/sk
Alveneblo: per la buso numero 93 el la fervoja ĉefstacio (hlavná stanica) al la haltejo Hodžovo námestie (placo de Hodĵa - tria haltejo).
(https://imhd.sk/ba/linka/93/ca71bd718971807c807f847f88827c888271cc)
Prezoj de la veturbiletoj:
Baza papera 30-minuta veturbileto, aĉetebla en aŭtomatoj aŭ en la kiosko apud la fervojstacio, kostas 1,20 EUR.
En la buso per la sistemo "TAPNI SI" eblas ĝin aĉeti per senkontakta pagkarto (VISA, Mastercard, Maestro) por 1,09 EUR.
https://tapnisa.sk/en/ - en la angla lingvo
Pensiuloj ekde 63 rajtas duonrabaton - papera bileto kostas 0,60 EUR, per "TAPNI SI" en la buso oni pagas 0,55 EUR. Ĉe la kontrolo oni pruvas sian rajton (aĝon) per identiga karto.
De la bushaltejo per kvinminuta piedmarŝado oni atingos la celon.
https://www.google.com/maps/dir/Hod%C5%BEovo+n%C3%A1mestie,+811+06+Bratislava/Dom+Quo+Vadis,+Hurbanovo+n%C3%A1mestie+1,+811+03+Bratislava/@48.1466684,17.1064028,18z/data=!4m19!4m18!1m10!1m1!1s0x476c895b02dd3247:0xb5ea8f1d80d5cd18!2m2!1d17.1076685!2d48.1487919!3m4!1m2!1d17.1069583!2d48.1471097!3s0x476c895b6504c985:0x9ca0434f6c5cb960!1m5!1m1!1s0x476c895c9ea45c37:0x5a7e2fb1c1edea60!2m2!1d17.1068538!2d48.1462202!3e2?entry=ttu&g_ep=EgoyMDI2MDQyOS4wIKXMDSoASAFQAw%3D%3D
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

maria.minichova(ĉe)gmail.com
Hurbanovo námestie 1, Dom Quo Vadis

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureMagdaléna FEIFIČOVÁ