Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. En tiu ĉi prelego “eksterordinara” (laŭ Ralph Glomp), vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo.
Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (
LEK) kaj antverpena (
LVS) kluboj.
Petu la zoom-ligilon ĉe:esperanto-antwerpen@esperanto.be aŭ tra:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.htmlVi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.