Kumziko estas neformala renkontiĝo de amikoj, ofte ĉirkaŭ aŭ apud fajro, ekzemple en arbaro, dezerto aŭ sur strando. Tipe oni parolas, kantas aŭ rakontas rakontojn en malstreĉa etoso.
Ni kumzikas interrete je la 18:30 PT, la unuan ĵaŭdon de la monato, por diskuti specifan temon ĉiumonate.
Ĉi-monata temo: Feriaj tradicioj monde
Ni kutime renkontiĝas vizaĝ-al-vizaĝe trian ĵaŭdon monate; kontrolu nian Meetup-paĝon por eventoj: https://www.meetup.com/vancouver-esperanto/