Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
8a de Marto : Kiel oni taksas Esperanton ?

Loka

8a de Marto 2024 :  

Kiel oni taksas Esperanton ?


Ne temas pri propagando, sed pri la diversaj variaj rigardoj al Esperanto, de ekster Esperantujo : 
Kion oni opinias pri tiu lingvo, ties filozofio, ties uzantoj kaj propagandistoj ?
Kaj reciproke : kiel ni, E-istoj, taksas la ne-E-istojn ? aŭ taksas nin mem ?...
(10 ĉeestintoj ; ni rimarkis tion : antaŭ jardekoj, oni interesiĝis pri E-o pro ties interna ideo, sed nuntempe la lingvistika aspekto ŝajnas allogi pli forte la E-emulojn.)

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto