Eo2-La prelego okazos en CASABLANCA 2 kaj rete per Zoom - Eo1-La porkomencanta kurso okazos en Casablanca 1
Kunveno/Evento
Elstaraj mapoj 2: Monda Mapo de Ebstorf.
Jen nova serio pri Kartografio: "Elstaraj Mapoj" En tiu ĉi serio, ni rigardas unuopajn elstarajn mapojn. Mi ja daŭrigos la serion pri la Historio de Kartografio, en kiu ni esploras la periodojn / skolojn / tipojn de mapoj, kiam mi havos pli da tempo.
Fakte la unua prelego de la serio Elstaraj Mapoj jam okazis: en oktobro 2021, mi prezentis la Peutingeriana t.e. kopio de Romia mapo el 11 pergamenoj, 6,75 m longa, farita en la 12-a jarcento. NB: La originala mapo estis kreita inter la 1-a jarcento a.K. kaj la 5-a jarcento p.K.
Ni daŭrigu kronologie. Nun al la 13a jarcento, por vidi la Mappa Mundi de Ebstorf. Temas pri mezepoka mapo de la Mondo, grandega, el epoko kiam pli gravis montri religiajn konceptojn ol precizajn geografiajn faktojn. Ankaŭ multaj monstraj popoloj kaj aliaj legendoj bele ornamas tiun mapon.
La sekvonta en tiu serio traktos la Atlas Catala el 1375 (Kataluna "atlaso"), la posta montros la mapon de Fra Mauro el +/- 1450.
‼️ NB: La porkomencanta kurso okazos samtempe en Casablanca 1 ‼️
***************************************** La porkomencanta kurso de Fransuaz normale okazos ĉiumarde (laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a30, laŭ 2 sesioj — ekde la 10a de septembro 2024 por la unua sesio, — ekde la 4a de februaro 2025 por la dua sesio. en salono Casablanca 1 ĉe 2a etaĝo, krom la lasta de monato en la kursokalendaro, kiu okazos rete per Zoom la merkredon je la 18a30 (kontrolinda kun Fransuaz) Informiĝu ĉe Fransuaz: info@esperantobruselo.org ***************************************** La paroligaj vesperoj okazos normale ĉiumarde ekde la 10 de septembro 2024 en la trinkejo de Pianofabriek, krom la lasta de monato en la kursokalendaro, kiu okazos en Casablanca 1 kaj kiu estos rezervita por prelegoj ankaŭ ofte dissendotaj rete per zoom. Kontrolu en la EBGa kalendaro sur Eventa Servo aŭ sur nia reteja kalendaro. Informiĝu ĉe nikolao@esperantobruselo.org ================================================================= NB: Kursoj, prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo okazos de nun NUR en Casablanca 1 * ĉe la 2a etaĝo en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo.