🖥 IREA Okazigas: "Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj" (La 2-a sesio)
15:30 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj (La 2-a sesio)

Internacia

De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu Ĉio nur Fantazio? Kial ne Okazas Io?

La registritan filmon de la 1-a sesio - kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de profesoroj Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel - vi povas spekti en: https://www.espero.ir/eo/kunpensigado1/.

La 2-a sesio okazos: lunde, la 22an de junio 2020, 08:00 PM laŭ la hor-zono de Tehrano

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom: https://us02web.zoom.us/j/84396827103 

Kunven-Identigilo (Meeting ID): 843 9682 7103

Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; Ni invitas ĉiujn partopreni en nia Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel ĈEL (kaj ĉinaj universitatoj), AIS, IKU (ISU), E@I, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...

 

Jen la ĉefaj sekvindaj kaj esplorindaj temoj, por plua diskutado en la posta sesio:

·     Kiel ni povas utligi la “oficialajn rilatojn de UEA kun UN” por probable ekestigi departementon/fakon/kursojn en/per/pri Esperanto en la Univesitato de UN. Ĉu tio povas esti ankaŭ la fizika kerno de la Internacia Reta Esperanto-Universitato – precipe nun kiam laŭ la diroj de Amri Wandel, AIS estas malaperonta?
 
·     Kiel ni povas agigi niajn ĉinajn samideanojn: ĉar pere de nia (la monda samideanaro) subtenado kaj elmontrado, ili probable povos konvinki sia-landajn decidantojn - i.a. pri Esperanto en universitatoj – kio povas konduki al neimagebla fruktodona eksplodo nia-movade! Ekzemple, ĉu estas valorinde ke la Ĉina Esperanto-Ligo kun la eventualaj subtenado kaj kunlaboro de UEA okazigu ian Virtualan Internacian Esperanto-Kongreson kun miloj da partoprenantoj el la tuta mondo por helpi al niaj ĉinaj samideanoj por konvinkado de sialandaj decidantaj regantoj? 
En la 1980aj jaroj, la pekina UK estis la plej granda internacia kunveno en Ĉinio gxis tiam; nun denove ili kun nia helpo/subtenado povas samon aŭ smilon krei eĉ pli grand-skale. I.a. feliĉe jam ekzistas ankaŭ 4-jara fako por Esperanto tie universitate!
 
·     Se al San-Marino ni ne povas esperi plu, kaj se kial ajn ni ne venku ĉe la Universitato de UN, kie alie povas fondiĝi tia bazo por la “Internacia Reta Esperanto-Universitato”? Ĉu en Ĉinio, Hungario, Pollando, ... kun brancxoj en...? Kiel ni agu ĉie? Kaj ĉu fakte fizika ejo bezonendas? Ĉu ne eblas arigi nur rete kaj virtuale ĉies kontribuojn – onganizajn, instruajn, k.s. – kadre de tute virtuala universitato?
 
 
·     Oni decidis, ke dum la du semajnoj ĝis la 2a sesio, interŝanĝu ideojn kaj konigu unu al la alia siajn informojn rilate al Esperanto kaj Universitatoj en la universitataj Yahoo-grupoj, en kiuj plejparto de la ĉeestintoj membras. Interesitoj, kiuj ankoraŭ ne aniĝis en tiuj grupoj, bv. turnu sin al Renato por membriĝi.
·     Oni proponis, ke ankaŭ Mastro-planoj, kiujn inĝ. Ahmadreza Mamduhi montris dum la sesio por la Esperanto-Movado ĝenerale, kaj Esperanto en Universitatoj specife, sendiĝu en la universitatajn Yahoo-grupojn, por studado, kaj prikomentado fare de interesitoj intertempe en la grupoj, kaj en la posta sesio de la Kunpens(ig)ado. 
Jen la diagramoj de la Mastro-planoj:
image.png 225 kB









image.png 134 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto