🖥 Instruista Kafpaŭzo
13:00 - 15:00
Afriko/Lubumbaŝo
Elekti horzonon
LA VIVO DE LUDOVOKO LAZARO ZAMENHOF

Internacia

La Komisiono de TEJO pri Edukado kiel kutime organizas la lastan instruistan kafpaŭzon por la jaro 2023. Kiel vi ja scias, la monato decembro estas por Esperantistoj eventoplena ĉar en tiu monato naskiĝis la kreatoro de la internacia lingvo Esperanto Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Tial, la Komisiono de TEJO pri Edukado profitas la okazon alporti aldonan konon al siaj membroj-instruistoj pri la vivo de L.L. Zamenhof. Ja faktas, ke la historio pri la vivo de Zamenhof kaj la kialoj de kreiĝo de la lingvo Internacia Esperanto estas konataj de malmultaj.

La Komisiono de TEJO pri Edukado ĉipere invitas ĉiujn junulojn al tiu evento, kiu okazos ĉi-semajne je dimanĉo de la 11:00 ĝis la 13a UTC, venu ekscii pri la vivo de Zamenhof. La preleganto estas juna sperta esperantisto esplorinta pri la vivo de Zamenhof, ne maltrafu la okazon, ĉar tiu historio estas grava kaj utilega por nia junula instruistaro esperantista.

La Zoom-ĉambro estas alirebla per https://us02web.zoom.us/j/87387842080?pwd=eXNIWm1taitIT2FMYmtrd0ZyckMzZz09

Invitas vin ĉiujn, 
La Komisiono de TEJO pri Edukado
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉