Post inaŭguro (kun barcelona kantgrupo "KTP") de piknikejo "Aire de l'Espéranto - Langue universelle" en 1991, unua ZEO de 9-a franca departemento ARIÈGE/ARIÈJA, la apuda trafikcirklo ricevis nomon "Giratoire l'Espéranto". Tiu ĉi longe atendis sian inaŭguron... jen do !
Ni tutan tagon E-festumos kun lokaj Esperantistoj kaj Okcitanistoj.
Por kanti venos Jomo ("nia multlingva kantisto")... eble pliaj surprizontoj el diversaj partoj de la Mondo.
Post unu surloka horo ni promenos ĝis spektaklejo por aplaŭdi E-amikon Jean-Paul RAFFIT & Olivier CAPELLE, ni vespermanĝos kaj jOmO (verŝajne ne sole) nin plezurigos ĝis noktomez' !