Vizito al subĉiela muzeo Ballenberg Svisio kun esperantistoj
10:00 - 16:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
IKEF svisa filio /Kantono Berno

Kunveno/Evento

Vizito al subĉiela muzeo Ballenberg Svisio kun esperantistoj

IKEF svisa filio 
Kantono Berno


Karaj samideanoj,

En junio ni kun grupo promenados en Ballenberg muzeo ! Ĉiu kiu volas aliĝi al ni, estas kore bonvena. 

Ballenberg estas subĉiela muzeo en Svislando, kiu montras tradiciajn konstruaĵojn kaj arkitekturon el la tuta lando. Situanta proksime de Brienz en la municipo Hofstetten Brienz, Kantono Berno, Ballenberg havas pli ol 100 antikvajn konstruaĵojn, kiuj estis transportitaj de siaj originalaj lokoj.Ĝi estas svisa heredaĵejo de nacia signifo.Ankaŭ estas pli ol 250 specioj de hejme bestoj kaj brutaroj kultivataj per tradiciaj metodoj kaj zorge bredataj. La subĉiela muzeo de Ballenberg kovras areon de 66 hektaroj kaj estas kiel popola vilaĝo, montrante la svisan kamparan vivon.


Planita dato: sabato, la 20-an de junio 2026
Planitaj horoj : 10:00 - 16:00
Je la 10:00 ni renkontiĝos antaŭ la okcidenta enirejo de muzeo.
Adreso: Museumsstrasse 100, 3858 Hofstetten Brienz.


Bileto kosto: 32.- CHF
Bonvolu kunporti piknikaĵojn.

Ni petas anonciĝi ĝis la 15-an de junio al :    
liujunsf2022@gmail.com
ueli.haenni@swissonline.ch
Informoj

liujunsf2022(ĉe)gmail.com
Museumsstrasse 100, 3858 Hofstetten Brienz.

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureDieter Rooke

Administranto
User profile pictureJun Liu