🖥 La Labor-grupo Esperanto en Universitatoj kunlabore kun IrEA okazigas: "Kunpens(ig)ado: Esperanto kaj Universitatoj" (La 11-a sesio)
14:30 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
La Labor-grupo Esperanto en Universitatoj kunlabore kun IrEA okazigas: Kunvenon: Esperanto kaj Universitatoj (La 11-a sesio) pri realigado de projektoj favoraj al Esperanto en universitatoj

Internacia

La Labor-grupo Esperanto en Universitatoj kunlabore kun IrEA okazigas:

Kunvenon: Esperanto kaj Universitatoj (La 11-a sesio) pri realigado de projektoj favoraj al Esperanto en universitatoj

La registritajn filmojn de la 10 antaŭaj sesioj - kun partopreno de ĉ. 40 samideanoj, kaj kontribuoj de i.a. geprofesoroj Illona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel - vi povas spekti en:
https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

La 11-a sesio okazos: lunde, la 7an de decembro 2020 , je la 14:30 laŭ UTC

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom: https://us02web.zoom.us/j/84502260578
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

La respondeculoj de projektoj: Angela Tellier (nova ret-paĝaro), Ahmad Mamduhi (agado en iranaj universitatoj), Viko (pluraj universitataj projektoj kaj rilatoj kun afrikaj universitatoj), Dennis Keefe (bibliografio), kaj aliaj, kiuj deziras raporti pri siaj agadoj aŭ proponoj, bonvolu partopreni. Estas ankaŭ eble prezenti tute novajn  ideojn sed kun plano por realigi ilin.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto