🦆 | 🏎️🐧 SuperTuksKart - ludado kun babilado 🐧🏎️ | 🦆
15:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilos interrete per Jitsi

Kunveno/Evento

SuperTuxKart estas amuza kaj ĉarma aŭtokonkursa bitludo. Venu ludi kaj voĉbabili kun ni! Ne estas problemo, se vi estas komencanto je la ludo aŭ je Esperanto; nia celo estas bone amuziĝi kaj ĉiu estas bonvena.

Nia babilejo dum la evento: <https://jitsi.garbaye.fr/DimancxaLiberaBabilejo>

Kiel pretiĝi por la evento?


Vi devas unue instali la ludon, krei konton, havi iom stabilan retkonekton, kaj se vi volos paroli voĉe, vi bezonos ankaŭ funkciantan mikrofonon.

  1. Elŝutu kaj instalu ludon
    La ludo estas elŝutebla por GNU/Linukso, Vindozo, macOS, kaj Androido, de la oficiala retejo: <https://supertuxkart.net/Download>.
    En GNU/Linukso kaj BSD ĝi ofte haveblas kiel pakaĵo sub la nomo «supertuxkart». La ludo estas libera kaj senpaga.
  2. Kreu konton
    En la ĉefmenuo, vi devas konektiĝi al la interreto kaj krei konton. Oni bezonas konton por ludi sur publikaj serviloj.

Kiel aliĝi dum la evento?


Kiam la tempo venos, aliĝu per via reta foliumilo al nia babilejo: <https://jitsi.garbaye.fr/DimancxaLiberaBabilejo>. (Ekzistas ankaŭ telefona aplikaĵo, se vi preferas tion; nur donu al ĝi la plenan ligilon.)

Je ĉiu kunveno ni elektas publikan servilon, kie ni ludos.  Venu al la babilejo por scii, en kiu servilo vi trovos nin. Kaj se vi renkontos problemojn pri la ludo, eble iu en la babilejo povos helpi vin.

vetkuro-SuperTuxKart.jpg 63,9 kB

fonto de la bildo kaj blogafiŝo pri la bitludo: https://freakspot.net/eo/veturila-videludo-SuperTuxKart/

(Ni aktivas ankaŭ en babilejoj
kaj 
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jitsi.garbaye.fr/DimancxaLiberaBa...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto