Katalin KOVÁTS estis invitita de la Aŭstralia Esperanto-Asocio por instrui kaj prelegi ĉe la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerlernejo en Melburno. Ŝi poste vizitos Sidnejon, speciale por paroli ĉe Esperanto-Domo.
Katalin estas hungara esperantisto, pedagogo, lingvisto, esperantologo, trejnisto, matematikisto kaj vitrartisto, loĝanta en Nederlando. En 2001 ŝi fondis la ret-portalon edukado.net, kaj daŭre redaktas ĝin. Ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto kaj estro de la ekzamen-komisiono de UEA.
Ne maltrafu tiun specialan oportunon aŭdi unu el la plej elstaraj homoj en la Esperanto-movado.