🖥 Konferenco de la Akademio
14:00 - 15:40
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
kvin akademianoj prelegos pri siaj agadoj kaj la agado de la Akademio

Kunveno/Evento

Jam kvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, akademianoj prezentos siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio. Ĉi-jare prelegos kvin akademianoj dum unu sola tago, lundon la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a 40 UTC.

14:00 UTC – Amri Wandel: tradukado de anglalingva libro pri astrobiologio
14:20 UTC – Bertilo Wennergren: la testo-versio de la venonta PIV
14:40 UTC – François Lo Jacomo: la voĉdonsistemo de la Akademio
15:00 UTC – Jesper Jacobsen: premio de franca Akademio pri sciencoj
15:20 UTC – Edmund Grimley Evans: proklamo de la Laŭro de la Akademio

atingebla per la jena ligilo: Konferenco_Akademio_2025

se bezonate (kutime la supra ligilo sufiĉas):
identiga numero de la kunsido: 869 4885 0626
sekreta pasvorto: 073800