Afta febro – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Kunveno/Evento

Afta febro estas infekta malsano de parhufuloj. Simptomoj estas vezikoj en buŝa kavo, sur lango, piedoj kaj lakta glando, ĉe remaĉuloj ankaŭ en rumeno, kaj alta temperaturo. Kaŭzanto estas viruso el la familio Picornaviridae, la genro Aphtovirus. La viruso estas ekstreme infekta. Plej ofte ĉiuj bestoj (100 %) en grupo malsaniĝas, nur 0.1 – 5 % da plenkreskuloj mortas, sed ĉe idoj la viruso atakas koron, pro tio 50 – 70 % da idoj pereas. La malsano malaltigas utildonecon de la bestoj. Ekonomaj domaĝoj estas grandegaj. Neniigado de fokusoj de la malsano postulas aranĝojn, kiuj influas vivon de loĝantaro en la fokusoj kaj protektaj zonoj, kaj konsiderindajn financajn kostojn. Oni ne devas eksporti sentemajn bestojn kaj iliajn produktojn. Ekde la jaro 1991 Ĉeĥa Respubliko estas la lando, kiu estas oficiale senhava aftan febron, sed printempe en la jaro 2025 afta febro aperis en najbaraj ŝtatoj (en Germanio, Hungario kaj Slovakio), pro tio oni danĝerecon de tiu ĉi malsano ne devas subtaksi.

Prelegos:  Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete.  Ĝi estas registrota.


La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Afta febro – Oldřich Arnošt Fischer

Afta febro estas infekta malsano de parhufuloj. Simptomoj estas vezikoj en buŝa kavo, sur lango, piedoj kaj lakta glando, ĉe remaĉuloj ankaŭ en rumeno, kaj alta temperaturo. Kaŭzanto estas viruso el la familio Picornaviridae, la genro Aphtovirus. La viruso estas ekstreme infekta.