🖥 Memore pri Vida Jerman
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
La 10-an de decembro ni memoras 10-an datrevenon de la forpaso de Vida Jerman kiu grave kontribuis al la E-kulturo.

Internacia

Kroata aktorino kaj esperantistino Vida Jerman forpasis la 10-an de decembro 2011 en Zagrebo.
Dum pluraj jardekoj ŝi grave kontribuis ankaŭ al la E-kulturo, specife al la E-teatro. Ŝiaj prezentoj dum la UKoj ĉiam vekis grandan intereson ĉe la publiko.

La memorvesperon organizas Kroata Esperantista Unuiĝo kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio.
 
Paĝo pri Vida Jerman ĉe Vikipedio:
Vida Jerman - Vikipedio (wikipedia.org)

La memorkunveno okazos per ZOOM.
Oni povas aliĝi, sendante retmesaĝon al: hes.keu@gmail.com
Limdato por aliĝo: 10-a de decembro je la 12-a horo (UTC+1)
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hes.keu(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto