🖥 #mondafest2020 Klerige: Fremdaj kaj geniaj objektoj el nia mondo - kun Sylvain Lelarge (aliĝu ĝis la 1-a de agusto!)
15:00 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Interaga prezento kun Sylvain Lelarge kadre de la kleriga programo de MondaFest' 2020

Internacia

Aliĝu ĝis la 1-a de agusto!

Ni vivas inter miloj da objektoj. Niaj domoj ofte tro plenas je aĵoj, kies plimulton ni eĉ ne tuŝas dum jaroj. Ni kolektis ilin laŭ la vojo de nia vivo kaj ili akompanas nin plu. Inter ili kelkaj tamen meritas specialan atenton. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas. Ofte geniaj, foj-foje frenezaj, ili iam respondis al bezono, nun estas forgesata, kaj rakontas al ni pri aliaj kulturoj, ĉu de aliaj landoj, ĉu de aliaj tempoj, aŭ proponas solvon al problemo, kiun ni mem eble ankoraŭ ne perceptis. Ili ĉiam donas okazon miri kaj rideti pri kaj pro la homa kreemo.

Sylvain Lelarge, kiu de 20 jaroj gvidas paroligajn kursojn de Edukado.net dum la Universalaj Kongresoj, jam de tre longe kolektas tiajn nekutimajn objektojn. Ĉi-foje li invitas 25 scivolemulojn partopreni lian interagan ZOOM-prezenton. Interaga, ĉar ankaŭ  la partoprenantoj havos la okazon prezenti sian objekton, kiu validos kiel enirbileto! 

Interesatuloj povas registriĝi por partopreni ĝis la 1-a de aŭgusto (21:50 UTC) per sendado de retmesaĝo al sylvainlelarge@gmail.com kun precizaj respondoj al subaj demandoj (kopigluu, respondu kaj sendu). Rapide venos la respondo al vi(t.e. konfirmo ĉu ankoraŭ restas loko). 
Ĉiuokaze ĉiuj povos sekvi la filmon de la sesio pere de la YouTube-kanalo de UEA: http://youtube.com/ueaviva.

FORMULARO POR REKTA RETA PARTOPRENO al la interaga prezento kun Sylvain Lelarge
#mondafest2020 Klerige: Fremdaj kaj geniaj objektoj el nia mondo - 10-a de aŭgusto 2020 (de la 15:00 ĝis la 16:30 UTC)
---- 
NOMO:
LANDO:
RETPOŜTADRESO:

- Ĉu vi jam havas sperton pri aktiva partopreno en ZOOM-kunveno?
- Ĉu vi disponos je bona retkonekto dum la kunveno kun Sylvain?
- Kiu estas via lingvonivelo en Esperanto? (B1-B2-C1-C2)
- Ĉu vi povas partopreni mallongan teknikan provon la 3-an de aŭgusto je la 11-a horo UTC?
- Bonvolu mallonge, sed iom precize priskribi la strangan objekton per kiu vi povos kontribui al la interaga sesio:

UEA kore dankas al Sylvain por la disponeblo, al Katalin Kovats por la akompano kaj la Claude Nourmont por la kunordigo de la kleriga programo de MondaFest' 2020.
Dosieroj
Informoj

sylvainlelarge(ĉe)gmail.com

Administranto