Jam de 2016, esperantistoj ekkunvenis en la
Parko Cubbon en la urbocentro de
Bengaluro en Barato. Naskiĝis
BERo -- Bengalura Esperanto-Renkontiĝo.
Dum la pandemio, ni iĝis
VERBo -- Virtuala Esperanto-Renkontiĝo de Barato:
en la virtuala mondo, la kunveno ja povus esti tutlanda!
Entute okazis 32 BERoj (2016-2020) kaj 7 VERBoj en 2021 kaj 2022.
Nun, ni revenas al BERo. Ni renkontiĝu denove en la Parko Cubbon. Esperantistoj kiuj vizitas Bengaluron estas aparte bonvenaj. Bonvolu kontakti s-inon Snehaja Venkatesh [snehaĝa venkateŝ].