LECIONO 3 el 16: Por komencantoj kaj falsaj komencantoj de Esperanto. Ni unue, seninterrompe, spektos la filmetojn de
Pasporto al la Tuta Mondo, filmo-kurso de Esperanto-USA. Tio daŭros 30 minutojn. Poste ni faros ekzercojn el la libro kiun Stefan MacGill verkis speciale por tiuj filmetoj. La ekzercoj daŭros 60 minutojn. Entute, do, daŭro de 90 minutoj. Dum tiu tempo, mi provos enmeti unu leciono-parton kreitan de Artefarita Intelekto (per DeepSeek).
Vi ne bezonos rigardi la filmon antaŭ nia leciono, sed vi povas fari tion se vi volas (
Leciono 3, Filmo). Vi ankaŭ ne bezonos rigardi la ekzercojn antaŭe. Vi vidos ilin dum la leciono. La materialo de Stefan MacGill estas tre bona kaj tre profunda. Vi spertos tiajn belajn ekzercojn dum la leciono.
Se vi ne faris la ekzercojn de la antaŭa semajno, Leciono 1, aŭ se vi volas antaŭrigardi la ekzercojn de ajna ĉapitro, Derek Roff ĝentile disponigas la tutan kurso-materialo de Stefan MacGill en sia konto DropBox. Surklaku
Pasportaj Ekzercoj de MacGill, kaj vi povos elŝuti la tuton.
Vi vidos ekzercojn kreitajn de artefarita intelekto dum la lasta parto de la leciono.
Zooma Kunvenejo:
Surklaku:
Zoom Pasporto al la Tuta Mondo Pasnumero (se bezonate): 601852
Sabate
UTC-hore: 13:00-14:30
Hispano-hore, Eŭropo-hore: 14:00 - 15:30