Unua publika projekcio de la filmo "Universala lingvo", kun ĉeesto de la reĝisoro, Matthew Rankin.
Loka
La unua publika prezento de la filmo « Une langue universelle / زبان جهانی », premiita en Cannes, okazos en Ivry, proksime de Parizo, je la 17a : https://luxy.ivry94.fr/166-11594/fiche/une-langue-universelle.htm
Kvankam tiu filmo ne rekte temas pri la lingvo Esperanto, ties reĝisoro, Matthew Rankin, atentas pri nia afero (li ĉeestis en la UK de Montrealo, kaj en la filmo, scenoj okazas laŭlonge de la "strato Zamenhof").
La filmo estas iom fantazia, ĉar la rakonto okazas en Vinipego (Kanado), kie ĉiuj loĝantoj parolas... la persan ! -- konsekvence, la filmo estas subtekstigita franclingve. Matthew Rankin ĉeestos en la kinejo, kaj klarigos ĉion-tion... franclingve !
La filmo similas kia freneza ornitorinko : parte, kia Kebeka kino-arto, t.s. griza kaj izol-viva, parte, kia surealisma kaj malfacile komprenebla filmo de Vinipego, kaj parte kia poezi-realisma filmo Irana, kiel tiuj produktitaj de la instituto Kanun, filmo en kiu, ambaŭ tri respeguliĝas kaj refraktiĝas tra-prisme, ĉiu tra la aliaj. "Unu lingvo universala" ne pritemas pri ĉi-tiuj lokoj, sed pri ilia ambaŭiĝo.
Evidente, la Irana kino-arto idiĝas de 1000 jaroj de poezio, dum la Kanada eliĝas el 40 jaroj de reklamoj por mebloj malmute kostaj. Tamen, ja ĉi-tiel du-partiĝas la mondo, ĉu ne ?
La filmo prilaboras la nociojn je komunumo kaj je soleco, je proksimeco kaj malproksimeco, je dieca kaj banala, je universala kaj paroĥa.
Ni provas malfermi novajn vojojn, kun celo nian mondon vidi, kaj plie imagi, malsimplan kaj malĝojan, belan kaj lumecan.
(Ornitorinko estas mamulo, kun buŝo simila al beko de anaso, kiu naskas ovojn.)
(Kanun/Kanoon/Kanoun estas Irana instituto por intelekta kresko ĉe infanoj kaj junaj adoltoj, fondita en 1965.)
La rendevuo estos je la 17a, ĉe kinejo Luxy, 77 Avenue Georges Gosnat, 94200 Ivry-sur-Seine ; metroo : Mairie d'Ivry, aŭ RER Ivry sur Seine. Zam-festantoj de la Zam-Festo de SAT-Amikaro foriros de la sidejo de la asocio ĉ. la 16a, kaj iros, laŭ la vetero, piede aŭ metroe. Post la spektado-debato, ni vespermanĝos en Irana restoratio de strato Mouffetard.