Kvindek jaroj de kolektado kaj fotado de senvertebruloj – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer

Antaǔ 50 jaroj, la 16-an de aprilo 1972, mi unuafoje ekiris kapti skarabojn. Tiam mi ne povis supozeti, ke tiu ĉi hobio min akompanos dum tuta mia vivo. Mi interesiĝis pri ĉiuj senvertebruloj, estis bestkuracista parazitologo, faris eksperimentojn kun lumbrikoj, blatoj, muŝoj, helpis mapadi troviĝon de libeloj en Ĉeĥa Respubliko, okupiĝis pri tabanoj kaj ortopteroj, kolektis helikajn konkojn. Kiam mi aĉetis kvalitajn fotilojn, mi tiujn interesajn kreaĵojn ekfotis, precipe en mia naska Moravio. Kaj mi pri ili publikis artikolojn ĉeĥe, angle kaj esperantlingve. Kaj same kiel antaǔ multe da jaroj sveda natursciencisto Carl von Linné (1707 – 1778), ankaǔ mi „ekvidis eternan, senfinan kaj ĉiopovan Dion, kiu trapasis preter mi, kaj estimante Lin, mi falis sur miajn genuojn.“

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.

Senvertebruloj_220116.jpg 104 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Kvindek jaroj de kolektado kaj fotado de senvertebruloj – Oldřich Arnošt Fischer

Antaǔ 50 jaroj, la 16-an de aprilo 1972, mi unuafoje ekiris kapti skarabojn. Tiam mi ne povis supozeti, ke tiu ĉi hobio min akompanos dum tuta mia vivo. Mi interesiĝis pri ĉiuj senvertebruloj, estis bestkuracista parazitologo, faris eksperimentojn kun lumbrikoj, blatoj, muŝoj, helpis mapadi troviĝon de libeloj en Ĉeĥa Respubliko, okupiĝis pri tabanoj kaj ortopteroj, kolektis helikajn kon

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉