Kuna Studado de Esperanto | Notinghama Esperanto-Klubo
13:00 - 15:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Kuna Studado de Esperanto kaj Kafumado

Loka

Kuna Studado de Esperanto ĉe Nottingham Contemporary


Ĉu vi volas plibonigi vian regadon de Esperanto kaj kafumi kun aliaj esperantistoj kaj lernantoj? Venu al la kafejo Blend en la plej suba etaĝo de la artgalerio Nottingham Contemporary! Dum nia studado ni kune traktas iun temon de la lingvo kaj starigas okazon por ia ajn demando aŭ helppeto. Estas utile, sed ne necese, ke oni kunportu vortaron, kajeron, kaj la lernlibron «Complete Esperanto», se oni havas ekzempleron, kiun ni planas komenci uzi kiel studrimendon.

La evento mem estos tute senpaga, sed bonvole subteni la kafejon dum nia uzado de la spaco per mendo de kafo, teo, kuko, aŭ io alia laŭprefere.

Esperantistoj de ĉiaj parolniveloj bonvenos, sed memoru, ke la celo estas helpi al lernatoj kaj la instrua lingvo estos la angla. Konsciu, ke ni organizas ankaŭ sociajn sesiojn, dum kiu Esperanton oni precipe parolas.


januaro2020ppn.jpg 2,86 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉