Bonvenon!
SFERO tutkore invitas vin al nia monata virtuala neformala Babilado.
Kutime, la 1-a sabato de ĉiu monato, SanFrancisko-konversacia rondo kunvenas je la 1-a ptm (13:00 Pacifika = 21:00 UTC) por du horoj da Esperanto konversacio.
Ni kunvenas "virtuale" kaj trovas la okazon bonege por ankaŭ renkonti Esperantistojn ekster SanFrancisko, fakte ĉirkaŭ la mondo, dum nia tempo kune.
Notu: Kontrolu la kalendaron ĉar dum iuj monatoj ni anstataŭas kunvenon vid-al-vide.
Bonvolu memori ke komencantoj estas ĈIAM bonvenaj ĉar ĉi-tiu evento estas bonega ŝanco por lerni kaj uzi Esperanton en neformala etoso!
Antaŭdankon,
Steĉjo
Kiel partopreni?
Ekde januaro 2024 ni komencas uzi Jitsi por nia virtuala ilo. (Ni antaŭpetas pardonon pro eblaj komencigaj fuŝoj.) Oni ne plu bezonas alian programon, kiel Zoom. Simple iru, pere de ttt-ilo, ekzemple, rekomendata, Firefox.
Ni antaŭĝojas vidi vin!