🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? – 74
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 74: Ĉu stelo aŭ ĉu Nigra Truo? Transformiĝebla origamia modelo

InternaciaKurso

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 74: Ĉu stelo aŭ ĉu Nigra Truo?
                                                                  Transformiĝebla origamia modelo


  
IMG_20230224_203816_815.jpg 36,8 kB

Ni parolos pri steloj kaj nigraj truoj en la Universo kaj ankaŭ pri funkciado de tiu principo (fermo-malfermo) en la diversaj inĝenieraj іnventaĵoj kaj en origamio.
Kaj ni faldos tiun transformiĝeblan stelon- ringon de Robert Neale, kiun instruos al ni Ruth Kevess-Cohen.
 
 
 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA  ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio  (18.00-19.30 laŭ UTC)  
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!  
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto