Celgrupoj: Niveloj C1 kaj C2 de KER. Kaj tiuj kiuj volas legi kaj kompreni la faman klasikaĵon de la verkisto Cervantes..
Formato de la Leciono:
Kiel kutime, ni trairos 24 zorge skribitajn demandojn pri la enhavo de la ĉapitro por la semajno.
Kelkfoje la kursgvidanto gvidas la lecionon, sed plejparte la gelernantoj mem faras la demandadon, laŭeble partoprenigante ĉiujn en la leciono.
La kursgvidanto konfirmas la bonajn respondojn, kaj helpas, se bezonate, al ĉiuj trovi la ĝustan respondon.
La etoso estas trankvila kaj senstreĉa.
KALENDARO: Marto: Ĉapitro 57, Dua Parto (la 1-an de Marto); Ĉapitro 58, Dua Parto (la 8-an); Ĉapitro 59, Dua Parto (la 15-an); Ĉapitro 60, Dua Parto (la 22-an); Aprilo kaj Majo: okazos la ESPERANTO PLAĜO, la plej longa kaj aktiva E-o Kurso en la mondo. Por pliaj detaloj, bonvolu kontakti min (Dennis Keefe, +34 652 63 80 45) Junio: Ĉapitro 61, Dua Parto (la 7-an de Junio); Ĉapitro 62, Dua Parto (la 14-an); Ĉapitro 63, Dua Parto (la 21-an); Ĉapitro 64, Dua Parto (la 28-an);