Ekskurso en Montargis
09:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
20-a Junio : Ekskurso en Montargis.

Kunveno/Evento

Ekskurso en Montargis.


La pariza grupo de SAT-Amikaro proponas viziti Montargis https://eo.wikipedia.org/wiki/Montargis.

Matene (10h45 - 12h) ni vizitos la historian muzeon de la Ĉina-Franca amikeco
https://fr.wikipedia.org/wiki/Mus%C3%A9e_historique_de_l%27amiti%C3%A9_franco-chinoise, prezo : 2€. En la jaroj 1910 kaj 1920 Montargis estis la naskiĝejo de la Komunista Partio de Ĉinio, fare de junaj anarĥiistoj kiuj venis Francion por pristudi la modernan Okcidentan mondon, en la plano « travail-études » (laborado kaj pristudado).

Inter la 12h45 kaj 14h15 ni tagmanĝos
(ni decidu ĉu en restoracio, ĉu piknike).

Inter la 15-a kaj la 17-a ni krozados boate ĝis Conflans-sur-Loing, prezo : 13,50€.
Montargis estas eta Venezio https://www.tourisme-montargis.fr/decouvrir/croisieres-fluviales-a-bord-du-zia/.

Poste ni paŝe vizitos diversajn aspektojn de Montargis.
Inter aliaj kuriozaĵoj menciindas la domo "Feuillette" el lignaj traboj kaj pajlo https://fr.wikipedia.org/wiki/Maison_Feuillette.

Aliro, rendevuo : ni entrajniĝos matene je 9h12 ĉe la stacidomo Paris-Bercy. La trajna vojaĝo daŭras dum unu horo, Montargis situas sude de Parizo, post Fontainebleau kaj Nemours. Reveno : ni eliros el Montargis per trajno je 19h47 por reesti en Parizo je 20h52.

Por ke ni ĝuste preparu la ekskurson kaj rezervu la krozado-boaton, bonvolu sendi mesaĝon al satamtam@proton.me, aŭ signi vian interesiĝon en la apuda dekstra parto de ĉi-paĝo.

( Ĉi-tiu evento estis antaŭe planita je aliaj datoj : en Majo, poste je 6a de Junio ; ni petas pardonon al la kolegoj, tiuj datoj estas nuligitaj, la ekskurso okazos ja je Sabato la 20-a de Junio. )


Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
45200 Montargis

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile picturePierre Dieumegard


User profile pictureHENRY Bruno

Administranto