Bonvenon!
La 2-an merkredon de ĉiu monato, la SanFrancisko-konversacia rondo kunvenas
“propra-persone” ĉe la
Patio Café & Creperie(1428 Haight Strato, SF, CA 94117) je la 7-a ptm (19:00 PST / UTC -8) por unu horo (aŭ pli) de Esperanto konversacio.
Nia horo kune estas bonega okazo por renkonti Esperantistojn lokajn proprapersone kaj bonvolu memori ke komencantoj estas ĈIAM bonvenaj ĉar ĉi-tiu evento estas mirinda ŝanco por lerni kaj uzi Esperanton en neformala etoso!
Antaŭdankon,
Steĉjo
Kiel partopreni?
Simple venu al Patio Café & Creperie [ https://1428haight.com/ ], 1428 Haight Street, SF, CA 94117. Ni havos flageton esperantan videblan.
Ni volas vidi vin!