Esperanto-tago Baden-Virtemberga en Tübingen
10:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BAVELO-membrokunveno sekvata de ĉiĉeronado tra la malnova urbokerno de Tubingo

Loka

Ĉi-jare la BAVELO-membrokunveno okazos en Tübingen, nome en Marquardtei. Tio estas malnova bierfareja gastejo. Ĝi situas en Herrenberger Str. 34, 72070 Tübingen (koordinatoj: 48.5239, 9.0472).
Post la fino de la asembleo ni komune manĝos samloke.
Poste oni ĉiĉeronadas nin tra la malnova urbokerno de Tübingen ('oni' estas ano de la nove refondita Esperanto-grupo de TÜ.  Aparte aloga estos paŭzeto en Hermann-Hesse-Kabinett (La germana poeto/aŭtoro Hermann Hesse (1877-1962) tie lernis la fakon de librovendisto tie). Ĝuindaĵo por ni: ni tie aŭdos mallongan voĉlegadon el unu de siaj libroj - kompreneble en Esperanta traduko.
Ni plue sekvos nian ĉiceronon tra la suba urbo kaj poste grimpos al la kastelo, la malnova burgo Hohentübingen. Tie, en la muzeo pri Malnovaj kulturoj troviĝas la plej aĝaj kaj – laŭ mi, UN – plej belaj artverkoj de la tuta mondo, nome la figuretoj el eburo (= el la pikdentegoj de elefantoj kaj mamutoj) trovitaj en la ŝvaba ĵuraso, pli ekzakte en Lonetal. Post la vizito de la muzeo ni povos ĉe kafo kaj kuko primediti la belan tagon.
Bonvolu aliĝi per la ligilo (je "informoj")  al la retpaĝo de BAVELO (=esperanto-bw...) .
Dankon!

Bavelo-invito-04.png 11 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉