Promenado sur la Mueleja vojo laŭ la rivereto Glems de Höfingen al Leonberg
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Promenado sur la Mueleja vojo laŭ la rivereto Glems de Höfingen al Leonberg, sabaton, 1an de julio 2023

Loka

Al sabato, la 1a de julio 2023, mi invitas vin nome de BAVELO por promeni trankvile kaj komforte laŭ la Mueleja vojo laŭlonge de la rivereto Glems. Ni malkovros malnovajn muelejojn, vizitos la “Oranĝoĝardenon“ (Pomeranzengarten) kaj ĝuos finfine la inkluzivan artfestivalon en la malnova urbo de Leonberg.

Ni renkontiĝos ĉe la urbo-trajna-stacio (S-Bahn-Hof) en Höfingen je la 10-a horo kaj 35 minutoj sabatmatene. Publikaj senkostaj parkejoj haveblas. Alveno ekde Stuttgart: S6 de Stuttgart(tief) ekde 10:03, alveno en Höfingen je 10:24 horo aŭ alveno ekde Böblingen tra Renningen: S60, Böblingen ekde: 10:04; alveno en Höfingen: 10:35 horo. Ni promenos sur ebena vojo de Höfingen al Leonberg ĉirkaŭ 6 km. Survoje ni pasos tri malnovajn muelejojn, kiuj estas vidindaj. Post vizito de la oranĝoĝardeno nomata „Pomeranzengarten“, ni finos la promenadon en la bazarplaco de Leonberg.

2ED6CE71-184C-48E8-90BA-0C240866C973.jpeg 1,29 MB


Tie la 1-an de julio 2023 la organizo Atrio, kunlabore kun la Kultura Oficejo de Leonberg, okazigos la aranĝon nomatan STRAKU Leonberg 2023, kiu estas handikapitojn inkludanta stratarta festivalo kun profesiaj stratartistoj kun kaj sen handikapoj. Diversaj artistoj kaj grupoj sin prezentos sur 3 scenejoj: muzikistoj, akrobatoj, magiistoj, klaŭnoj ktp. vivos inkluzivon kaj igos ĝin palpebla.

0408EE76-8771-439D-AF5E-82063ECBCA81.jpeg 794 kB


De Leonberg oni povas preni la urban-trajnon (S-Bahn) reen al Stuttgart aŭ en kontraŭa direkto tra Renningen al Böblingen. Por pli bona organizado, bonvole informu min pri via partopreno prefere ĝis la 25a de Junio 2023 sub kunstsprache @ yahoo.de (Janek Bender). La partoprenado estos je propra risko.

---

Spaziergang entlang des Gelmsmühlenwegs von Höfingen nach Leonberg, Samstag, 1. Juli 2023 Für Samstag, den 1. Juli 2023 lade ich Euch ein im Namen von BAVELO zu einem gemütlichen Spaziergang entlang des Glemsmühlenweges: wir entdecken alte Mühlen, besuchen den Pomeranzengarten und gehen zum Schluss auf das inklusive Straßenkunstvestival (STRAUKU) auf dem Leonberger Marktplatz.

Wir treffen uns morgens um 10:35 Uhr morgens am S-Bahnhof Hof in Höfingen. Öffentliche Parklplätze sind in der Nähe vorhanden. Anreise von Stuttgart: S6 von Stuttgart(tief) ab 10:03 Uhr, Ankunft in Höfingen um 10:24 Uhr oder Anreise von Böblingen über Renningen: S60, Böblingen ab: 10:04 Uhr; Ankunft in Höfingen: 10:35 Uhr. Wir wandern auf einer ebenen Straße von Höfingen nach Leonberg für ca. 6 km. Unterwegs kommen wir an drei sehenswerten alten Mühlen vorbei. Nach einem Besuch im Pomeranzengarten lassen wir den Spaziergang auf dem Leonberger Marktplatz ausklingen.

Dort veranstaltet Atrio in Zusammenarbeit mit dem Kulturamt Leonberg am 1. Juli 2023 das STRAKU Leonberg 2023, ein inklusives Straßenkunstfestival mit professionellen Straßenkünstlern mit und ohne Behinderung. Auf 3 Bühnen treten verschiedene Künstler und Gruppen auf: Musiker, Akrobaten, Zauberer, Clowns usw. leben Inklusion und machen diese erlebbar.

Von Leonberg könnt Ihr mit der S-Bahn zurück nach Stuttgart oder in umgekehrter Richtung über Renningen nach Böblingen fahren.

Zur besseren Organisation informiert mich bitte über Eure Teilnahme, vorzugsweise bis zum
25.06.2023 unter kunstsprache @ yahoo.de (Janek Bender). Die Teilnahme erfolgt auf eigenes Risiko.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉