La Esperanto-grupo Hameleno partoprenas per informstando ĉe la tago de la kulturoj en Hessisch Oldendorf. Ni ankaŭ ofertas Esperanto-rapid-kurson. Multaj asocioj kaj kluboj de diversaj landoj prezentas sin kaj siajn kulturojn, manĝaĵojn, dancojn. Samtempe okazas la H.O-Ton-Muzikfestivalo apude kun diversaj ĥoroj kaj orkestroj kun malsamaj muzikstiloj.