Kunveno de La Verda Stelo - Esperanto Antverpeno
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Gennadyi Vasiljev (RU): sekretoj de akordeono

Loka

Tre konata moskva akordeonisto, laŭreato de pluraj festivaloj kaj konkursoj en Rusio. De 1985 ĝis 2003 li ludis kiel solisto en diversaj rusaj orkestroj. Ekde 2002 li laboras en la Muzeo de Rusa Akordeono en Moskvo (Muzeo de Alfred Mirek). Li tie instruas vizitantojn pri la akordeono. Ofte la publiko konsistas el infanaj klasoj al kiuj li montras multajn diversajn modelojn de akordeonoj (interalie tre malgrandaj). Li ankaŭ ludas, kelkfoje kiel akrobato, melodiojn sur ili. Ĉi-vespere li malkaŝos la sekretojn de la akordeono al vi kaj poste regalos vin per koncerto.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉