Esperanto GDL vizitos la zoologian parkon
10:00 - 18:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Monata renkontiĝo de lokaj Esperantoparolantoj

Esperantoparolantoj de Guadalajara invitas vin partopreni en sia monata renkontiĝo, kiu okazos dimanĉe, la 5an de majo. Ĉifoje ni kune vizitos la zoologian parkon de la urbo, ĝia adreso estas: Paseo del Zoológico #600, col. Huentitán el Alto, Guadalajara, Jalisco, 44390.
Ni renkontiĝos en la ĉefa enirejo de la parko, ĉe la fontano, je la 10ah., atentu ke ni nur atendos tie 15 minutojn, tio estas, ĝis la 10a15h., se vi venas poste, vi povas sendi mesaĝon al sekva poŝtelefonnumero por demandi kie ni troviĝas 33 1866 8830.
Profitu la konojn de unu el niaj anoj, dum nia promenado la biologo Edgar López donos al ni interesajn informojn pri tieaj bestoj en esperanto kaj, se necesas, en la hispana.
Ne  forgesu surhavi komfortajn vestaĵojn kaj ŝuojn, ĉapon kaj sunkremon, kunportu akvon, monon por pagi la enirbileton, multe da energio kaj bona humoro! 
Ni praktikos la lingvon en amikema etoso, renkontiĝos kun amikoj kaj kun novaj lernantoj. Komencantoj ne timu! Ni helpos vin solvi dubojn, demandojn kaj plibonigi vian nivelon de Esperanto.
Ĉu komentoj, duboj? Sendu mesaĝon al jodazjodaz@gmail.com aŭ iru al la paĝo de la evento en Facebook kaj starigu tie viajn demandojn https://www.facebook.com/events/593745381136784/
Ni atendas ĉiujn: spertulojn, komencintojn, komencantojn, tiujn kiuj interesiĝas pri la lingvo, akompanantojn kaj scivolemulojn! 
ĜIS TIAM!
* Organizas: klubanoj de Esperanto-GDL.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉