Zamenhoftaga festo tra Afriko
05:00 - 14:00
Afriko/Lomeo
Elekti horzonon
Zamenhoffesto de Afrika Centro Esperantista

Internacia

Karaj geamikoj,

Afrika Centro Esperantista (ACE) organizas tra Afriko Zamenhoftagan feston. Tion ĉi ĝi faras por

1-      aktivigi afrikajn esperantistojn, kiuj iel ne plu agadas nun. Tiuj esperantistoj tute rajtas ani en ĉiu ajn Esperanto-organizaĵo au eĉ unuope agadi.
2-      Ebligi al kluboj/landaj asocioj ekzistantaj en Afriko celebri la feston.
3-      Relanĉi la laborojn de UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko)

Tial ACE disponigos rimedojn por la sukcesigo de la aranĝo tra la kontinento. Kiuj (grupo au unuopulo), deziras organizi la feston, tiuj tuj rilatu kun  ACE ke estu interkonsento pri la organizado de la evento tutkontinenta.  Estas petataj de la perantoj de UETA, ke ili kiel plej rapide reagu al tiu ĉi alvoko.

Estos komuna programo por tio. En la sama tago la festo okazos tra Afriko. Tipa programo jenas :

TIPA PROGRAMO

La festo okazos la 18-an de decembro 2021. Tiam estos informo pri Esperanto al ne-esperantistoj kaj ankau diskutrondo pri la aplikado de Esperanto en la ĉiutaga vivo de la homo.

Ĉiu partoprenanto (grupo au unuopulo) de la festo rajtas siamaniere organizi la informadon. Povos esti manifestacio au prelego en publika loko.  La diskutrondo okazos en fiksa loko, kie kunvenos la partoprenantoj. Tiam estos ankau diversaj ludoj, kunmanĝoj, ktp.

Ĉiu partoprenanto devas poste raporti pri la okazaĵoj kun fotoj prenitaj tiam. Tipa programo estas :

  • 05.00 : Matĉo de futbalo inter esperantistoj kaj ne-esperantistoj
  • 09.00 :
    • alveno de la partoprenantoj
    • eko de la manifestacio au prelego pri Esperanto
  • 12.00 
    • Kunmanĝo
    • Enkonduko de la temo de la diskutorondo « Alplikado de Esperanto en la ĉiutaga vivo de la homo
    • Diskuto
    • Raporto pri la renkonitĝo
    • Grupa fotiĝo
    • Disiĝo 

Ĉiu loko rajtas adapti tiun programon al siaj realaĵoj      

RAJTOJ KAJ DEVOJ DE ORGANIZANTOJ DE L FESTO EN ĈIU LOKO

ACE disponigos rimedojn por la realigo de la programo lau la interkonsento supre menciita. Fine de la aranĝo, ĉiu kunlaboranta grupo/unuopulo devas liveri al ACE raportojn kun fotoj priaj plej malfrue la 31-an de decembro 2021. Nur ACE havas la rajton aperigi unuajn informojn pri la aranĝo kaj tion ĝi faros ĝis la 31-a de januaro 2022, post kiam ĉiu ajn rajtas aperigi ion ajn pri la aranĝo.

PARTNEROJ

Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj au unuopuloj rajtas esti partneroj. Kion ili faru, tio estas, ke ili disponigu al la partoprenonto (grupo au unuopuloj) preskau nur materialon por informi au propagandi Esperanton : flugfoliojn, broŝurojn ktp.   Baldau aperos listoj de la partoprenontoj kaj nur al tiuj grupoj la parteneroj sendu materialon.

GRAVA SCIIGO :

Estas petate, de ĉiuj, kiuj ricevas tiun ĉi alvokon, ke ili plusendu ĝin al aliaj afrikaj retlistoj. Mi mem ne povas fari tion, ĉar oni baris la vojon al miaj mesaĝoj aperi en tiuj listoj.

Ankau la partneroj plussendu tiun ĉi alvokon al aliaj listoj.

Kiu en Afriko ŝatus ion tian organizi en sia asocio, klubo au unuope, tiu REAGU RAPIDE, proponante buĝeteton de la festo kaj ankau liston de materialo bezonata!

Jen konktaktadresoj :

1-    -Perpoŝte                         
Afrika Centro Esperantista
11. BP. 48 Lomé 11
Lomé
TOGOLANDO

2-    Telefone : (+228) 90 28 16 26 kaj   (+228) 99 44 94 64

3-    Rete :afrikacentro@hotmaill.com  au  ace2006hb@gmail.com
Kopie al GBEGLO Koff esp.togo@gmail.com
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

afrikacentro(ĉe)hotmaill.com

Interesiĝintoj

Administranto