Celebrado de la Zamenhof-Tago en la sidejo de la grupo, en la centra kvartalo de la urbo.
Estos konkurso pri respondo al diversaj demandoj kun sekvaj donacoj al partoprenantoj.
Poste, Susana Zabaco, profesia kantistino ludos pianon kaj finos per "La espero", komune kantata de la ĉeestantaro.
Vespero finiĝos per komuna manĝo en la sidejo.