La
Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (
SEM)- Brazilo, festos la
Zamenhofan Tagon en Belo-Horizonto, la 15-an de decembro 2023.
Ni kunvenos sur
Placo Zamenhof (kromnomo
Placo Esperanto), en la restoracio
Florestal, kiu donos 10% da rabato sur ĉiu elspezo.
Tie ni babilados, bierumos, muzikumos per brazilaj esperantigitaj kantoj kaj manĝos la bongustajn ĉefe vegetarajn manĝaĵojn de la restoracio.
Ni profitos por disdoni flugfoliojn al kiu interesiĝos pri Esperanto.